Henri Marie Ducrotay de Blainville
From Wikipedia, the free encyclopedia
Henri Marie Ducrotay de Blainville (12a de Septembro 1777 – 1a de Majo 1850) estis franca zoologo kaj anatomiisto.
Henri Marie Ducrotay de Blainville | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henri-Marie Ducrotay de Blainville | |||||
Naskiĝo | 12-an de septembro 1777 (1777-09-12) en Arques-la-Bataille | ||||
Morto | 1-an de majo 1850 (1850-05-01) (72-jaraĝa) en Paris-Saint-Lazare, former 1st arrondissement of Paris | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Medicina Fakultato de Parizo • Scienca Fakultato de Parizo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto • paleontologo • herpetologist • entomologo • anatomo • universitata instruisto • zoologo vd | ||||
Laborkampo | zoologio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Georges Cuvier vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis helpita en sia ekkariero fare de Georges Cuvier. Danke al tiu, li estis helpoprofesoro de anatomio kaj zoologio en la Fakultato de Sciencoj de Parizo. Sed poste ili malamikiĝis.[1]
En 1825 Blainville estis akceptita kiel membro de la Akademio de Sciencoj de Francio; kaj en 1830 li estis nomumita por sukcedi Jean-Baptiste Lamarck en la katedro pri natura historio en la muzeo. Du jarojn poste, post la morto de Cuvier, li atigis la katedron de kompara anatomio.[2] En 1837, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.
Li studis balenojn kaj ekzemple estis la taksonomia aŭtoritato de nombraj zoologiaj specioj, kaj formortintaj kaj nuntempaj; inklude la samnoma Bekobaleno de Blainville, Mesoplodon densirostris.
En la fako de herpetologio, li adoptis la proponon de Pierre André Latreille por separi amfibiojn el reptilioj, kaj poste (1816) disvolvigis unikan aranĝon rilate al la sub-grupigado, uzante gener-organojn kiel primara kriterio.[3][4] Li priskribis kelkajn novajn speciojn de reptilioj.[5]
Blainville malakceptis evolucion. Li estis kritiko de la evoluismaj ideoj de Jean-Baptiste Lamarck sed simile al Lamarck li proponis grandan ĉenon de estaĵoj.[6][7]
En 1822 li stampis la termino paleontologio.