Hemitrago
From Wikipedia, the free encyclopedia
La hemitrago, Himalaja hemitrago aŭ Himalaja kapro (Hemitragus jemlahicus) estas granda parhufulo indiĝena de Himalajo en suda Tibeto, norda Barato kaj Nepalo. Ĝi estas listigita kiel Preskaŭ minacata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, ĉar la populacio estas malpliiĝanta pro ĉasado kaj habitatoperdo.[1]
Ĵusa filogenetika analizo indikis, ke la genro Hemitragus estas unuspecia, kaj ke la Himalaja kapro estas ja natura kapro.[2]
La Himalaja hemitrago estis enmetita en Argentino, Nov-Zelando, Sudafriko kaj Usono.[1][3]