Heinz Guderian
From Wikipedia, the free encyclopedia
Heinz Wilhelm GUDERIAN (naskiĝis la 17-an de junio 1888 en Kulm en Okcidenta Prusio, mortis la 14-an de majo 1954 en Schwangau apud Füssen en Bavario ) estis germana generalo en la Germana Armeo dum Dua Mondmilito, kaj unu el la fondintoj de la fulmmilita koncepto [1]. Li iĝis konata sub la kromnomo "la panzer generalo". Li ludis gravan rolon en la evoluo de germanaj kirasaj veturiloj en la intermilita periodo kaj evoluigis multajn el la bazaj principoj de tankmilitado, inkluzive en la fama libro Achtung - Panzer! Guderian ankaŭ estis unu el la malmultaj kiuj kuraĝis paroli kontraŭ Adolf Hitlero, sed direkte al la fino de la milito li estis senpovigita pro tio. Li ankaŭ partoprenis en la Unua Mondmilito. La memoraĵo Erinnerungen eines Soldaten de Guderian temas pri lia partopreno en la Dua Mondmilito.
Heinz Guderian | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Heinz Guderian | |||||
Naskonomo | Heinz Wilhelm Guderian | ||||
Naskiĝo | 17-an de junio 1888 (1888-06-17) en Chełmno | ||||
Morto | 14-an de majo 1954 (1954-05-14) (65-jaraĝa) en Schwangau | ||||
Tombo | Goslar vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Margarete Goerne vd | ||||
Infanoj | Heinz Günther Guderian vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • militisto vd | ||||
Aktiva dum | 1907– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||