Hayao Miyazaki
Japana vigligisto kaj kinoreĝisoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hayao MIYAZAKI (宮崎 駿 [Mijazaki Hajao] 1941) estas japana anime-reĝisoro desegnofilmisto kaj verkisto de mangao.
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
Hayao Miyazaki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
宮崎駿 | |||||
Naskiĝo | 5-an de januaro 1941 (1941-01-05) (83-jaraĝa) en Bunkjo-kvartalo | ||||
Etno | japanoj vd | ||||
Lingvoj | japana vd | ||||
Loĝloko | Tokorozawa vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Gakuŝuin • Toyotama High School, Tokyo • Suginami Ward Omiya Junior High School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Katsuji Miyazaki vd | ||||
Edz(in)o | Akemi Ōta vd | ||||
Infanoj | Gorō Miyazaki • Keisuke Miyazaki vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | 秋津 三朗 • 照樹 務 vd | ||||
Okupo | filmreĝisoro • animaciisto • japana bildliteraturisto • scenaristo • filmmuntisto • filmproduktoro • kantotekstisto • ilustristo • mediprotektulo • reĝisoro • bildliteraturisto • character designer • mekanika dezajnisto • reĝisoro de movbildofarado vd | ||||
Aktiva dum | 1963– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Naŭsika el la Venta Valo ❦ Tenkū no shiro Rapyuta ❦ Mia najbaro Totoro ❦ Majo no takkyūbin ❦ Kurenai no buta ❦ Mononoke Hime ❦ La vojaĝo de Ĉihiro ❦ Hauru no ugoku shiro ❦ Gake no ue no Ponyo ❦ The Wind Rises ❦ Lupeno la 3-a: la kastelo de Kaljostro ❦ Panda! Go, Panda! ❦ The Boy and the Heron vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia ĉefverko estas la mangao Naŭsika de la Venta Valo (風の谷のナウシカ [Kaze no Tani no Nauŝika]), epopeeca rakonto de pli ol mil detalplenaj paĝoj, kiun li verkadas ekde 1982 ĝis 1994. La kompleksa intrigo temas pri la vivo kaj la morto, lojaleco inter estro kaj ano, kaj la etika kosto de klopodoj krei tro perfektan mondon. En 1983—84 Mijazaki adaptis la jam nefinitan historion al desegnofilmo, kiun li direktis. La filmo rapide fariĝis la tiama plej populara kinaĵo en Japanio; la sama sorto okazis kaj okazas ankoraŭ je multe el liaj sekvaj filmoj.
En 1985, Mijazaki kune kun la eldonejo de "Naŭsika", Tokuma Ŝoten (徳間書店), fondis la desegnofilman studion Studio Ghibli (スタジオジブリ [sutaĝio ĝiburi]) por sekvi ties sukceson per nova filmo, "Laputo: Kastelo en Ĉielo". Ekde tiam, li reĝisoris proksimume duonon de la filmoj tie produktitaj; la plejmulton el la restaĵo direktis lia longatempa samlaborano, Takahata Isao.
Dum lia juneco, Mijazaki estis marksisto, kaj la filozofio de marksismo ankoraŭ influas liajn verkojn.
Oftaj "mijazakiaĵoj" estas:
- Aktivaj inaj roluloj,
- Flugado kaj aviadiloj,
- Tre detalplenajn mediojn,
- Konflikto inter la nova kaj la malnova, aŭ la moderna kaj la supernatura, kiu postulas ian malsimplan, sintezan solvon,
- Porkoj,
- Lumefektoj.