Harold Macmillan
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maurice Harold Macmillan, 1a Grafo Stockton, OM, PC, FRS[1] (10a Februaro 1894 – 29a Decembro 1986) estis brita konservativa politikisto kaj ŝtatestro kiu servis kiel ĉefministro el la 10a de Januaro 1957 al la 18a de Oktobro 1963.
Harold Macmillan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Harold Macmillan | |||||
Naskiĝo | 10-an de februaro 1894 (1894-02-10) en Chelsea | ||||
Morto | 29-an de decembro 1986 (1986-12-29) (92-jaraĝa) en Graflando Sussex | ||||
Tombo | Graflando Sussex vd | ||||
Religio | Anglikanismo • Eklezio de Anglio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Balliol College • Eton College • Summer Fields School vd | ||||
Partio | Konservativa Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Maurice Crawford Macmillan vd | ||||
Patrino | Helen Artie Tarleton Belles vd | ||||
Gefratoj | Daniel Macmillan vd | ||||
Edz(in)o | Dorothy Macmillan vd | ||||
Infanoj | Maurice Macmillan • Caroline Faber • Catherine Macmillan • Sarah Heath vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • militisto • Britia ĉefministro • gvidisto vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kromnome "Supermac" kaj konatapro sia pragmatismo, ingenio kaj persistemo, Macmillan aperis antaŭ la Dua Mondmilito kiel radikala Tory kaj kritikanto de la paciga politiko. Jam junulo, li estis admiranto de la politiko de la ĉefministroj de la Liberaloj starte kun Henry Campbell-Bannerman,kiu enpoviĝis ĉe la fino de 1905 kiam Macmillan estis nur 11jaraĝa, kaj poste de H. H. Asquith, kiun li poste priskribos kiel "intelekta sincereco kaj morala nobeleco", kaj partikulare de la sukcedanto de Asquith nome David Lloyd George, kiun li konsideris "aktivulo", verŝajne plenumonta siajn celojn.[2]
Macmillan militservis dum la Unua Mondmilito. Li estis vundita trifoje, ĉefe septembre de 1916 dum la Batalo ĉe la Somme. Li pasigis la reston de la milito en armea hospitalo kaj suferis dolorojn kaj partan senmoveblon por la resto de sia vivo. Post rekuperiĝi sufiĉe el la militvundoj por denove povi piediri, Macmillan aliĝis al sia familia negocado, poste eniris en la Parlamento post la ĝenerala elektado de 1924, nome por la norda industria balotdistrikto de Stockton-on-Tees. Post perdi sian sidlokon en la ĝenerala elektado de 1929, li rericevis ĝin en la ĝenerala elektado de 1931, tuj post kiam li parolis kontraŭ la altaj indicoj de sendungeco ĉe Stockton-on-Tees. Tamen li restis duarange, ĉar li estis konsiderata "nekonformulo" fare de la partiaj influantoj, ĉar li ofte ne emis sekvi la politikan linion de siapartio. Li estis eĉ priskribita de sia politika heroo, kaj tiam parlamenta kolego, la militepoka ĉefministro David Lloyd-George, kiel "naskiĝinta ribelulo".[2]
Li ricevis altajn postenojn kiel protektito de la militepoka ĉefministro Winston Churchill, kaj tiele Macmillan servis kiel Sekretario por Eksteraj Aferoj kaj kiel Pritrezora Ministro dum la regado de la sukcedanto de Churchill nome Siro Anthony Eden. Kiam Eden rezignis kiel rezulto de la Krizo de Suez en 1957, Macmillan sukcedis lin kiel ĉefministro. Li kredis en la koncepto de bonfartiga ŝtato kaj la neceso de miksa ekonomio, kaj li celis politikon de korporaciismo por disvolvigi la internan merkaton kiel motoro de kresko.[3] Dum sia epoko kiel ĉefministro, rapide kreskis averaĝaj viv-standardoj[4] dum oni realigis nombrajn socialajn reformojn kiaj en 1956 la Clean Air Act (kontraŭpoluado), en 1957 la Housing Act (por loĝado), en 1960 la Offices Act, en 1960 la Noise Abatement Act (kontraŭ bruo),[5] la Factories Act en 1961 (pri sano kaj sekureco), la enmeto de laŭgrada pensioskemo por havigi aldonan enspezon al retiriĝintoj,[6] la establo de helpo al orfoj aŭ filoj de divorciĝintaj gepatroj,[7] kaj limigon en la standarda semajnlaboro el 48 al 42 horoj.[8]
Kiel "ununacia konservativulo" de la tradicio el Benjamin Disraeli, allogita de memoroj de la Granda Depresio, li postulis kejnsisman strategion de publika investado por pluteni demandon, kaj tielevenkis por dua regotempo en la ĝenerala elektado de 1959 per pliiĝanta majoritato. Profite el favoraj internaciaj kondiĉoj,[3] li prezidis super alflua epoko, markita de malalta sendungeco kaj alta kresko. Li avertis pri la danĝero de inflacio, atentigante pri la rompebla prospereco de la 1950-aj jaroj.[9]
Pri internaciaj aferoj, Macmillan rekonstruis la Specialan Rilaton kun Usono el la frakaso pro la Sueza Krizo (el kio li estis estante unu el la arkitektoj), kaj redesegnis la mondan mapon pere de la senkoloniigo de subsahara Afriko. Reformante la sistemon de nacia defendo por alveni al la realo de la atombomba epoko, li finigis la ekziston de la deviga militservo, plifortigis la atombombojn per la akirado de Polaris, kaj pioneris ĉe la Nuklea Provizora Malpermeso kun Usono kaj la Sovetunio. Malfrue agnoskante la danĝerojn de strategia dependo, li serĉis novan rolon por Britio en Eŭropo, sed lia malemo komuniki la usonajn atombombajn sekretojn al Francio kontribuis al franca vetoo por la brita eniro en la Eŭropa Ekonomia Komunumo.[10]
Ĉe la fino de sia ĉefministreco, lia registaro estis skuita de la skandaloj de Vassall kaj Profumo, kiuj estis simboloj por la ribelema junularo de la 1960-aj jaroj de la morala korupto de la britia reganta klaso.[11] Rezignante trofrue post medicina misdiagnozo, Macmillan survivis longan retiriĝon. Li estis kritikanto de siaj sukcedantoj dum sia maljunaĝo same kiel estis de siaj antaŭuloj dum sia junaĝo.
Macmillan estis la lasta brita ĉefministro naskiĝinta dum la reĝado de la Reĝino Viktoria, kaj la lasta kiu servis en la Unua Mondmilito.