komunumo en la provinco Finnmark de Norvegio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hammerfest - jen norvege, en la norda sameaHámmerfeasta - estas komunumo de Norvegio. Ĝi ĝis la jaro 2019 situis en malnova departemento (norvege fylke) Finnmark kaj ekde la komenco de la jaro 2020 apartenas al tiam kreita, unuigita departemento Troms kaj Finnmark. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 11 310loĝantoj sur areo de 2 692,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la urbo Hammerfest, la plej norda urbo kun pli ol 10 000 loĝantoj en la mondo, kaj komunumestro estas Terje Wikstrøm.
Rapidaj faktoj komunumo de Norvegio, Administrado ...
La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Kvalsund, Alta, Hasvik, Porsanger kaj Måsøy. La departamenta ĉefurbo Tromsø per aŭta vojo, pro la fjorda kaj montara pejzaĝo iom kurba kaj tial pli longa ol la linia distanco, situas en distanco de 520 kilometroj.