La gvaranioj estas grupo de indiĝenaj popoloj en Sudameriko, kiuj parolas la lingvojn de la gvarania lingvofamilio. Ili loĝas ĉefe en la teritorio de Paragvajo, kie la (paragvaja) gvarania estas la oficiala lingvo, samkiel en la regionoj de Brazilo, Argentino, Bolivio kaj najbara Paragvajo. La nombro de gvaranioj estas pli ol 280 000 homoj (2017): Paragvajo (61.000), Bolivio (83.000), Argentino (54.000), Brazilo (85.000) kaj Urugvajo. Se oni konsideras la plimulton de paragvajaj mestizoj ankaŭ gvaranioj, tiam ilia nombro povas kalkuli ĝis 4 milionoj da homoj[1].
Tiu ĉi artikolo temas pri la etno gvaranioj. Pri la monunuo de Paragvajo legu la tekston Paragvaja gvaranio
En Paragvajo, la posteuloj de la gvaranioj reprezentas la plimulton de la neeŭropa loĝantaro de la lando. Preskaŭ ĉiuj arbaroj landlime de Paragvajo ankaŭ apartenas al gvaranioj. En Bolivio, gvaranioj el tri malsamaj grupoj (Ava, Chiriguano, Simba) loĝas en landlimaj regionoj de Argentino kaj Paragvajo kaj estas reprezentataj en la Gvarania Popola Asembleo.