Gustaf John Ramstedt
finna svedlingva esploristo, sciencisto, diplomato, politikisto (1873 - 1950) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gustaf John RAMSTEDT ['gustav 'jon 'ramstet] (naskiĝis la 22-an de oktobro 1873 en Tammisaari; mortis la 25-an de novembro 1950 en Helsinki) estis svedlingva finna esploristo, sciencisto, diplomato kaj frua finna esperantisto (de ĉ. 1895). Li estis frua kompara esploristo de altajaj lingvoj kaj fondis la modernan mongolistikon.
Gustaf John Ramstedt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1873 (1873-10-22) en Ekenäs |
Morto | 25-an de novembro 1950 (1950-11-25) (77-jaraĝa) en Helsinko |
Tombo | Tombejo Hietaniemi |
Lingvoj | Esperanto • finna • sveda |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Finnlando |
Alma mater | Universitato de Helsinko |
Familio | |
Infano | Olavi Raustila |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • esperantisto • esploristo • diplomato |
Li estis frato de la socialista politikisto Emanuel Ramstedt, la kantisto, kantoaŭtoro kaj aktoro Rafael Ramstedt kaj la aŭtoro Armas Ramstedt. Komence, li laboris kiel lerneja instruisto de lingvoj kaj geografio. Li ankaŭ aktivis en la municipa politiko kaj la abstinula movado.
Ramstedt estas unu el la plej famaj finnoj kiu subtenis kaj uzis Esperanton. Laŭ Jouko Lindstedt, cirkulas pluraj malĝustaĵoj pri Ramstedt, kaj eĉ la artikoleto pri li en Enciklopedio de Esperanto enhavis tian aferojn.[1]