Gerardus Bontius
From Wikipedia, the free encyclopedia
Geraert de Bondt (1536-1599) estis nederlanda kuracisto, botanikisto, matematikisto, filozofo, latinisto, unua profesoro pri matematiko kaj medicino de la Universitato de Lejdeno (1575-1598), kaj elpensisto de la pilolo kiu portas lian nomon:Pilulæ tartareæ Bontii[1]. Li estis patro de Johannes Bontius (Jan van Bondt), kuracisto en Roterdamo; Jakobus Bontius (Jacob van Bondt)[2] (1599-1631) kuracisto kaj aŭtoro de la verko „De medicina Indorum“, (1648), kaj Reynerius Bontius (Reynier van Bondt) (1576-1623), naskiĝinta en 1576 kaj profesoro pri Fiziko en la Universitato de Lejdeno kaj privata kuracisto de la Princo de Nassau.
Gerardus Bontius (1536-1599) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Rijswijk, Gelderlando, urbo kie li naskiĝis. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1536 en Rijswijk, Gelderlando, Nederlando | ||||
Morto | 15-a de septembro 1599 en Leiden, Nederlando | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno Universitato de Padovo Universitato de Loveno | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • botanikisto • universitata instruisto • kuracisto • matematikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filo de riĉa familio, li diplomiĝis pri Medicino en la Universitato de Loveno, poste li vojaĝis al Italio kaj daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Padovo kie li ricevis sian diplomon kiel doktoro pri medicino. Reveninte al Nederlando, li establiĝis en Lejdeno, kaj ekde la fondo de la universitato li fariĝis la unua profesoro pri medicino, matematiko kaj astronomio. En septembro 1587, li iĝis profesoro pri Herbologio kaj Anatomio, kaj en la 10-a de oktobro 1598 li fariĝis direktoro de la Botanika Ĝardeno (Hortus Botanicus) de Lejdeno. Krom sia vasta erudicio li famiĝis ankaŭ pro siaj konoj pri la greka lingvo kaj siajn prelegojn pri Hipokrato. Aldone al ĉi tio, li partoprenis en la organizaj taskoj de la Universitato de Lejdeno kaj inter 1582 kaj 1599 li estis nomumita rektoro de la universitato.