Georg Stiernhielm
From Wikipedia, the free encyclopedia
Georg Stiernhielm (1598–1672) (* Vika socken, Dalarna, en la 7-a de aŭgusto 1598 - Stokholmo, en la 22-a de aprilo 1672) estis sveda juristo, matematikisto, lingvisto kaj poeto.
Georgius Stiernhielmus (1598–1672) | |||||
---|---|---|---|---|---|
poeta Suecianus | |||||
Persona informo | |||||
Georg Stiernhielm | |||||
Naskiĝo | 7-a de aŭgusto 1598 en Vika socken, Dalarna, Svedio | ||||
Morto | 22-a de aprilo 1672 en Stokholmo, Svedio | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Georg Otto Stiernhielm vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • matematikisto • poeto-juristo • arkeologo • historiisto • filozofo • juristo vd | ||||
Laborkampo | juro • literaturo • matematiko • filozofio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas konsiderata la patro de la sveda poezio. Lia origina nomo estis Göran Olofsson, sed kiam la reĝino Kristina el Svedio lin faris kavalieron, en 1630, li ŝanĝis sian nomon je Georg Stiernhielm. Lia patro nomiĝis Olof Markvardsson kaj lia unua lernejo estis en urbo Västerås. En 1619, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Upsalo. Pli malfrue, li kompletigis siajn studojn en Germanio, ĉefe en la Universitato de Greifswald kaj en 1624 li reiris al Upsalo.
En la sekvanta jaro li reiris al Germanio por fariĝi mentoro de junulo, poste li vizitis Italion, Francion, Nederlandon kaj Anglion. En 1626, li estis invitita de la episkopo Johannes Rudbeckius (1581-1646)[1]por esti instruanto en lernejo de Västerås kaj en 1626 la reĝo Gustavo la 2-a Adolfo lin nomumis por esti instruisto de la nobelaro de la Collegium illustre[2]. En 1641 li estis nomumita vico-guberniestro en Tartu. En 1642 li partoprenis en la kortego de la reĝino Kristina, en Stokholmo, dank'al liaj poemoj. En 1649 li oficis kiel zorganto de la Naciaj Arkivoj, sed poste nemulte li estis malfavorita ĉar li parolis malrespekteme pri kelkaj protektitoj de la reĝino. Li estis edziĝinta al Cecilia Burea, nevino de la alĥemisto Johannes Bureus (1568-1652)[3].
Lia plej fama verko "Herkulo" estis epika poemo en hexametraj versoj rilate al la faritaĵoj de la heroo kiu estis tentita de la Sinjorino Voluptamo kaj ŝiaj filinoj por elektado de estonta malmorala vivstilo. La alegorio estas trovebla de la sofisto Prodiko de Ceos (465 a.K. - 395 a.K.)[4], kaj estis zorge antaŭgardita de Ksenofono. Stiernhielm estas la unua sveda poeto kiu uzis la metrikajn versojn de la antikvaj poetoj en la svedan lingvon, modifante nur la principon de la longaj kaj mallongaj silaboj je streĉaj kaj malstreĉaj silaboj, kiuj pli bone adekvatas al la sveda fonologio. Por tio li uzis konceptojn elvolviĝitajn de Martin Opitz kaj pli malfrue aplikata al la sveda de Andreas Arvidi (1620-1673)[5]. Lia verko, Musæ Suethizantes (1668), estas rigardita la unua grava poezilibro.