Gemma Frisius
From Wikipedia, the free encyclopedia
Regnier Gemma Frisius (1508-1555) estis germana fizikisto, matematikisto, kartografo, filozofo kaj instrumento-fabrikanto[1]. Li kreis gravajn terglobojn[2], plibonigis la tiamajn matematikajn instrumentojn kaj aplikis matematikon per novaj manieroj pri maraj esplorado kaj navigado. Li studis en la Universitato de Loveno kie li doktoriĝis pri Medicino kaj tie li restis la tutan tempon de sia vivo. Liaj instrumentoj estis laŭdataj de Tiko Braho (1546-1601). En 1533, li unuafoje priskribis la metodon pri triangulado nuntempe uzata por mezuradoj.
Gema Frizo (1508-1555) | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana fizikisto kaj instrumento-fabrikanto. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-a de decembro 1508 en Dokkum, Nederlando | ||||
Morto | 25-a de majo 1555 en Loveno, Belgio | ||||
Mortis per | rena malfunkcio vd | ||||
Lingvoj | latina • flandra vd | ||||
Ŝtataneco | Dek sep Provincoj vd | ||||
Alma mater | Universitato de Loveno | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Cornelis Gemma vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • kuracisto • kartografo • universitata instruisto • instrumentofaristo • filozofo • fizikisto • astronomo • globe maker vd | ||||
Aktiva en | Loveno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post dudek jaroj li estis la unua kiu priskribis precizan horloĝon[3] por determinado de la longitudo. Johano Baptisto Morin (1583-1656)[4] ne kredis ke la metodon de Frizo por kalkulado de longitudo povus funkcii kaj eldiris: "Mi ne scias ĉu la diablo sukcesos krei metodon pro mezuri la longitudoj, sed estas frenezo de homo provi". Estis liaj lernantoj Gerardo Merkator (1512-1594), kiu ankaŭ fariĝis lia kunlaboranto, Johano Stadio (1527-1579), John Dee (1527-1608), Andreas Vesalius (1514-1564)[5] kaj Renbertus Dodonaeus (1517-1585).