Geea trakipiteko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Geea trakipiteko (Trachypithecus geei, iam Presbytis geei), konata ankaŭ simple kiel ora languro, estas cerkopiteka simio kiu troviĝas en malgranda regiono de okcidenta Asamo, Barato[1][2] kaj en la najbaraj montetoj de la Nigraj Montoj de Butano.[3][4] Ĝi estas unu el la plej endanĝeritaj specioj de primatoj de Barato.[4] Delonge konsiderata sankta fare de multaj Himalajaj popoloj, la ora languro estis por la unua fojo atentita por la okcidenta mondo fare de la naturalisto E. P. Gee en la 1950-aj jaroj.[5][6] En parto de Butano, ĝi hibridiĝis kun la vertolanguro T. pileatus.[7]