Gastropodoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gastropodoj (el malnova greka γαστήρ/gaster kaj πούς/pous: «ventro-piedo») estas moluskoj en la biologia klaso Gastropoda, kutime priparolataj per la vortoj helikoj kaj limakoj. Estas 60.000 - 80.000 konataj vivaj specioj de gastropodoj.[2] La klaso de gastropodoj enhavas grandan kvanton de nomitaj specioj, nur malpli granda tiu, de insektoj.[3] La fosilia historio de tiu ĉi klaso estas ekde la malfrua Kambrio. Estas 611 familioj de gastropodoj, el kiuj 202 estas formortintaj, kaj nur troveblaj en fosilioj.[3]