GOCE
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kosmosondilo GOCE (angle Gravity Field and Steady-State Ocean Circulation Explorer [GOĈE], «esplorilo de la gravitkampo kaj stabilstataj oceanaj fluoj») estis scienca-esplora sondilo de la Eŭropa Kosma Agentejo. Ĝi estis lanĉita la 17-an de marto 2009 kaj ĉesis ekzisti la 11-an de novembro 2013. La ĉefa utilŝarĝo de la sondilo estis elektrostatika gravita gradiometro, kiu konsistis el 6 akcelerometroj kaj estis destinita por esplorado de la gravitkampo de la Tero kaj la geoido.
GOCE | |
---|---|
Modelo de la kosmosondilo | |
Nomo | GOCE (Gravity Field and Steady-State Ocean Circulation Explorer) |
Sputniko de | la Tero |
Lando | Eŭropa Unio |
Organizaĵo | Eŭropa Kosma Agentejo |
Tipo de misio | esplorado de gravitkampo de la Tero kaj la geoido |
Lanĉdato | 17-a de marto 2009 14:21:00 UTC |
Lanĉo-veturilo | Rokot/Briz-KM |
Startejo | Pleseck |
NSSDC ID | 2009-013A |
SCN | 34602 |
Teĥnikaj ecoj | |
Pezo | 1 100 kg |
Elementoj de orbito | |
Tipo de orbito | sunsinĥrona |
Klinangulo | 96,7˚ |
Alteco de orbito | 254,9 km |
Aliaj informoj | |
Retpaĝaro | www |
Sagsimila formo kaj «naĝiloj» de la sondilo helpadis ĝin konservi orientiĝon kaj malpliigadis bremsadon en la supra atmosfero, kiu estas granda ĉe la alteco de ĝia orbito, ĉirkaŭ 260 km. Malalta orbito de la sondilo kaj ega precizeco de la akcelerometroj je 10⁻¹² m/s² ebligis al la fino de la observadoj plibonigi precizecon de difinado de la geoido ĝis 1—2 cm en la skaloj ĉirkaŭ 100 km[1]. Por kompenso de atmosfera bremsado kaj aliaj negravitaj influoj en la sondilo estis instalita seninterrompe funkciinta jonpelilo uzinta por kreo de impulso jonigitajn atomojn de ksenono.
Datumo el la sondilo GOCE ricevis multajn aplikojn, en tiu nombro ĉe esplorado de danĝeraj vulkanaj regionoj kaj detaligo de konduto de la oceano. Dinamiko de la oceano estis unu el la precipaj celoj de la sondilo. Komparante ricevitajn informojn pri formo de la geoido al informoj pri alteco de surfaco de la oceano, ricevitajn per altomezurilaj sondiloj, sciencistoj sukcesis spuri direkton kaj rapidecon de la geostrofaj marfluoj.