Gádor
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gádor estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 87 km2 kie loĝas 3100 geloĝantoj, do loĝdenso estas 35.6 loĝ./km2. Gádor situas je 15 km de la provinca ĉefurbo Almería, do en la Metropola Komarko de Almerio je altitudo de 173 msm.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Gádor | |||
---|---|---|---|
Gádor (Almería, Andaluzio) | |||
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Almería | ||
Municipo | Gádor | ||
Poŝtkodo | 04560 | ||
Retpaĝaro | Gádor.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Gádor | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 100 [1] | ||
Loĝdenso | 35,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 36°57′N 2°29′U (mapo) | ||
Alto | 173 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 87 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gádor [+] | |||
Fermi
Gádor estas konata kaj nomita ekde generacioj kiel "Pueblo aŭ Villa de la naranja" (Oranĝurbo) pro la enormaj etendoj de oranĝarboj ambaŭborde de la rivero Andarax, kaj tiel estas pli da oranĝarboj ol loĝantoj. Unu tagon jare, normale dimanĉe en februaro, Gádor okazigas faman eventon "Tago de la Oranĝo".