Fromaĝo
komunnomo por diversa grupo de lakto-bazitaj manĝproduktoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fromaĝo estas manĝaĵo produktita el la lakto de diversaj bestoj, plej ofte de bovoj, sed ankaŭ de kaproj, ŝafoj, rangiferoj kaj bubaloj. Ĝi estas produktata en ampleksa gamo de gustoj, teksturoj kaj formoj pere de la koagulado de la lakta proteino kazeino. Dum la produktado, la lakto estas kutime acidigita, kaj la aldono de la enzimo ĉimozino okazigas la koaguladon. La solidoj estas separataj kaj premitaj en fina formo.[1] Kelkaj fromaĝoj havas ŝimon en la ekstero, aliaj eĉ interne. Plej fromaĝoj fandas je kuirtemperaturo.
Ĉar fromaĝo enhavas, en modifita formo, la pliparton de la laktaj konsistigaĵoj escepte de la akvo, ĝi estas nutra koncentraĵo, kiu enhavas ne nur proteinojn kaj grason, sed ankaŭ kalcion kaj la vitaminojn A, B2, B5 kaj B12.
Ekzistas ĉirkaŭ milo da tipoj de fromaĝoj kaj estas nuntempe produktitaj en tre variaj landoj. Iliaj stiloj, teksturoj kaj gustoj dependas de la origino de la lakto (eĉ de la dieto de la laktoprodukta animalino), ĉu ili estis pasteŭrizitaj, la enhavon de butergraso, de bakterioj kaj de fungoj, de la procezado, kaj de kiom longe ili aĝas. Herboj, spicoj aŭ lignofumado povas esti uzataj kiel gustigiloj. La flava al ruĝa koloroj de multaj fromaĝoj estas produktitaj per aldonado de bikso. Aliaj ingrediencoj estas aldonitaj al kelkaj fromaĝoj, kiel nigra pipro, ajlo, ŝenoprazo aŭ oksikokoj. Estas fakuloj kiel specialistaj vendistoj de fromaĝoj, kiuj kapablas elektadi fromaĝojn, aĉeti, ricevi stokadi kaj maturigi ilin.[2]
Ĉe kelkaj fromaĝoj, la lakto estas kazeigita per aldonado de acidoj kiel vinagro aŭ suko de citrono. Plej fromaĝoj estas acidigitaj je pli malalta grado per bakterioj, kiuj ŝanĝas laktajn sukerojn en laktata acido, kaj poste aldono de ĉimozino finkompletigas la kazeigon. Vegetaraj alternativoj de ĉimozino estas disponebaj; plej estas produktitaj per fermentado de fungo Mucor miehei, sed aliaj estis elprenitaj de variaj specioj de la kardofamilio de Cynara. Fromaĝistoj ĉe laktoprodukta regiono povas profiti el pli freŝa, malmultekosta lakto, kaj pli malaltaj transportaj kostoj.