Fregatedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fregatedoj estas familio de marbirdoj, populare nomataj kiel fregatoj, de ordo Pelikanoformaj (alternative Suloformaj). Ili fiŝkaptas per rabado al aliaj rabobirdoj. Ĝi enhavas kvin speciojn en ununura genro Fregata.
Fregatedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Tutmonda distribuado | ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fregatoj atakas aliajn marbirdojn, pro tio la nomo fregato kiel tiu de atakŝipoj. Ili estas nomitaj ankaŭ kiel piratoj, ĉar vere ne nur atakas aliajn birdojn, sed ja forrabas ties predon, kiel piratoj, aŭ idaron.
Ili estas grandaj, nigraj aŭ blankonigraj birdoj kun longaj flugiloj kaj akute forkoforma longa vosto kaj ankaŭ longa beko. La maskloj havas pufigeblajn kolorajn gorĝajn partojn uzeblajn dum la reprodukta sezono por allogi partneron.
Fregatoj troviĝas en tropikaj oceanoj kaj mezvarmaj regionoj, sed ofte videblas kie okazas veteraj ŝanĝoj.
Tiuj birdoj nek naĝas nek piediras kaj nek ekflugas de ebena surfaco. Ĉar ili havas la plej longan enverguron rilate korpopezon inter ĉiuj birdoj, ili estas ĉefe aeraj kaj povas esti dumfluge plie ol unu semajno, surterigante nur por ripozi aŭ reproduktiĝi surbranĉe aŭ surklife. Ili ankaŭ posedas rekordon flugan per rapideco je 400 km/h. La ino demetas unu aŭ du blankajn ovojn.
La manĝokutimo estas mara. Fregatoj ofte forrabas predojn de aliaj marbirdoj per rapideco aŭ manovreblo por preterpasi siajn viktimojn. Sed ĉefe ili kapablas kapti fiŝojn, martestudidojn aŭ similajn predojn, simple forprenante ilin defluge. Fregatedoj estas sezone monogamaj, kaj nestumas kolonie. Mallaborita nesto estas konstruita en malaltaj arboj aŭ surgrunde en foraj insuloj. La ino demetas ununuran ovon[1] por ĉiu reprodukta sezono. La daŭro de la gepatra idozorgado ĉe fregatoj estas la plej longa inter birdoj. Ĉiu specio disvastiĝas laŭ propra disigmaniero.