Fraŭlo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fraŭlo estas ne edziĝinta viro. Viro, kiu antaŭe estis edziĝinta, kaj nun vivas sen edz(in)o, ne estas fraŭlo, sed eksedzo aŭ vidvo.
La responda vorto por ne edziĝinta virino estas fraŭlino.
En eklezia mondo vivas kiel dumvivaj fraŭloj eklezianoj kaj monaĥoj, kiuj konservas celibaton.
En multaj kulturoj nejuna fraŭlo estas strangaĵo aŭ eĉ honto. Ĉar, ĝenerale, pro militoj, krimoj kaj danĝeraj laboroj estas malpli da plenkreskaj viroj ol virinoj, por viroj estas facile edziĝi, kaj eĉ estas devo. En Brazilo, ekzemple, fraŭloj devis pagi aldonan imposton. En aliaj kulturoj, en kiuj oni faras infanmortigon de knabinoj, aŭ en kiuj estas poligamio, estas malmultaj virinoj kaj multaj viroj devas resti fraŭloj. Fine, en moderna eŭropa kulturo, pro individuismo, multaj homoj decidas ne edziĝi ĉar ili ne volas dividi sian tutan vivon kun unu alia homo.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |