Fray Luis de León
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fray Luis de León[1] (Belmonte, Cuenca, 1527 aŭ 1528[2] – Madrigal de las Altas Torres, Avilo, 23-a de aŭgusto[3] de 1591) estis poeto, humanisto kaj religiulo de la aŭgustenanoj hispana de la literatura salamanka skolo de la 16a jarcento.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Fray Luis de León | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1526 (1526-11-30) en Belmonte |
Morto | 23-an de aŭgusto 1591 (1591-08-23) (64-jaraĝa) en Madrigal de las Altas Torres |
Lingvoj | hispana • latina |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Salamanko • historia universitato de Alkalao |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • poeto • verkisto • tradukisto • universitata instruisto • ordenfrato |
Fermi
Fray Luis de León estas unu de la plej gravaj verkistoj de la dua fazo de la Hispana Renesanco kun Francisco de Aldana, Alonso de Ercilla, Fernando de Herrera kaj San Juan de la Cruz. Lia verko formas parton de la literaturo de asketismo de la dua duono de la 16a jarcento kaj estas inspirita de la deziro de la animo por malproksimiĝi el ĉio tera (monda) por esti en situacio de atingi la kontakton kun Dio, identigita kun paco kaj kono. La moralaj kaj asketikaj temoj hegemonias en lia verko.