Franĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Franĝoj estas nomataj tiuj ŝtofaj fadenoj, kiuj estiĝas el teksaĵoj. Ili estiĝas plej ofte per deŝirado, tranĉado aŭ alikaza damaĝiĝo de la teksaĵo. Oni uzas la franĝojn ofte por plibeligi vestopecojn aŭ tapiŝojn.
Laŭ Francisko Azorín franĝo estas Ornamaĵo el pendantaj fadenoj, por borderi randon de vestoj, mebloj, k.c.[1] Li indikas etimologion el latina fimbria (fadenaĵo),[2] kaj li aldonas terminon franĝi, por ornami per franĝoj.[3]