Franklin D. Roosevelt
From Wikipedia, the free encyclopedia
Franklin Delano ROOSEVELT [ˈfɹæŋklɪn ˈdɛlənoʊ ˈɹoʊzvɛlt] (naskiĝis la 30-an de januaro 1882, mortis la 12-an de aprilo 1945), ofte konata per la mallongigo FDR, estis usona politikisto kaj la tridek-dua Prezidento de Usono. Li estis centra figuro de la 20-a jarcento dum tempo de mondvasta ekonomia krizo kaj monda milito. Voĉdonita kvaroble kiel prezidento, li servis ekde Marto de 1933 ĝis sia morto en Aprilo de 1945 kaj estas la nura usona prezidento kiu servis pli ol du oficperiodojn. Franklin D. Roosevelt kaj Theodore Roosevelt estis kvinaj kuzoj, sed ankaŭ amikoj. Franklin edziĝis al Eleanor Roosevelt en 1905, kiu estis la orfa nevino de Theodore.
Franklin Delano Roosevelt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Franklin D. Roosevelt en 1933 | |||||
Persona informo | |||||
Franklin Delano Roosevelt | |||||
Naskonomo | Franklin Delano Roosevelt | ||||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1882 (1882-01-30) en Hyde Park | ||||
Morto | 12-an de aprilo 1945 (1945-04-12) (63-jaraĝa) en Little White House | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | cerba sangado vd | ||||
Tombo | Franklin Delano and Anna Eleanor Roosevelt tomb vd | ||||
Religio | Usona episkopa eklezio | ||||
Lingvoj | angla • germana • franca vd | ||||
Loĝloko | Nov-Jorko vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard | ||||
Partio | Demokrata | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Roosevelt family vd | ||||
Patro | James Roosevelt vd | ||||
Patrino | Sara Roosevelt vd | ||||
Gefratoj | James Roosevelt Roosevelt vd | ||||
Edz(in)o | Eleanor Roosevelt | ||||
Infanoj | Elliott Roosevelt • Franklin Delano Roosevelt Jr. • John Aspinwall Roosevelt • Anna Roosevelt Halsted • James Roosevelt • Franklin Delano Roosevelt vd | ||||
Parencoj | Theodore Roosevelt vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto • advokato • politikisto • golfludisto • scenaristo vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono vd | ||||
| |||||
| |||||
32-a Prezidento de Usono | |||||
Dum | 4-a de marto 1933 – 12-a de aprilo 1945 | ||||
Vicprezidento | John N. Garner (1933–1941), Henry A. Wallace (1941–1945), Harry S. Truman (1945) | ||||
Antaŭulo | Herbert Hoover | ||||
Sekvanto | Harry S. Truman | ||||
44-a Ŝtatestro de Nov-Jorkio | |||||
Dum | 1-a de januaro 1929 – 31-a de decembro 1932 | ||||
Antaŭulo | Alfred E. Smith | ||||
Sekvanto | Herbert H. Lehman | ||||
Vicsekretario de Armea maristaro | |||||
Dum | 1913 – 1920 | ||||
Prezidento | Woodrow Wilson | ||||
Membro de Senato de Novjorko | |||||
Dum | 1-a de januaro 1911 – 17-a de marto 1913 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj, Roosevelt kiel ĉefa estro de la Demokrata Partio kreis la "New Deal" ("Nova Interkonsento") por rekonstrui la usonan politikon post 1932 kiel bazo por la usona liberalismo de la centra triono de la 20a jarcento, provizi helpon por senlaboruloj, plibonigi la ekonomion, kaj reformi la ekonomian kaj bankajn sistemojn. Sub sia administrado, li starigis plurajn agentejojn kiuj ankoraŭ havas profundajn efikojn en usona komerco hodiaŭ, inkluzivante Federal Deposit Insurance Corporation (FDIC, "Federala Depona Asekura Korporacio"), Tennessee Valley Authority (TVA, Tenesia Valo-Aŭtoritato), Securities and Exchange Commission (SEC, Usona Komisiono pri Valorpaperoj kaj Interŝanĝoj), kaj la usonan sistemon de sociala sekureco.
Dum Britio batalis kontraŭ la Akso-landoj, Roosevelt provizis asiston Lend-Lease ("prunti-lui") al Winston Churchill antaŭ Usono formale eniris en la Duan Mondmiliton en decembro 1941. En Usono, li starigis prez-reguladojn kaj porciolimigadon. Post la atako kontraŭ Pearl Harbor fare de la aerarmeo de Japanio, kaj post la deklaro de milito kontraŭ Usono fare de Nazi-Germanio kaj Itala reĝlando, Roosevelt ordonis enprizonigadon de usonanoj devenaj el Japanio, Germanio, kaj Italio.
Roosevelt estris Usonon kiam ĝi iĝis la "Arsenalo de Demokratio". Roosevelt, laboranta apude kun sia peranto Harry Hopkins, helpis ke Usono estu la ĉefa provizanto de armiloj kaj mono de la Aliancanoj. Usono havis plivastigadon de industrio, la atingo de plena laborado, kaj novaj labor-eblecoj por afrik-usonanoj kaj virinoj. Dum la Aliancanoj atingis venkon, Roosevelt grave rolis formante la postmilitan mondon, ĉefe pro la Jalta konferenco kaj kreado de la Unuiĝintaj Nacioj. Poste, la Aliancanoj, kune kun Usono, venkis kontraŭ Germanio, Italio, kaj Japanio.
Roosevelt naskiĝis en Hyde Park, Nov-Jorkio. Li estis tre populara prezidento dum la granda depresio kaj la Dua Mondmilito. Li estis 185 cm alta kaj pezis 82 kg. Ekde 1921 li suferis pro poliomjelito. Li uzis la radion por dissendi siajn mesaĝojn. Lia edzino estis Anna Eleanor Roosevelt, kaj la paro havis kvin gefilojn. Roosevelt estis episkopano.
Roosevelt mortis en 1945, 63-jaraĝa, en Warm Springs, Georgio, dum sia kvara administrado.
Dum lia administrado (1933-1945) okazis jeno:
- 1933 La Banka Krizo - 5000 bankoj fiaskis, Roosevelt diris, "Nur timinda estas timsento mem."
- 1933 Forlaso de la Ora Normo
- 1933-1935 La Nova Konsento - leĝoj por rekonstrui la usonan ekonomion
- 1933 Revoko de la Prohibicio
- 1936 La Bona-Najbara Politiko - nova politiko kun Latin-Ameriko
- 1939 Leĝo de Hatch
- 1941, la 7-an de decembro - Atako de Japanio je Pearl Harbor, Havajo - Usono envenis en la Duan Mondmiliton.
- 1945, la 11-an de februaro - la Konferenco kun Churchill kaj Stalino en Jalto.