Frank Lloyd Wright
usona arkitekto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Frank Lloyd WRIGHT (naskiĝinta kiel Frank Lincoln WRIGHT la 8-an de junio 1867, mortis la 9-an de aprilo 1959) estis konata usona arkitekto, interna desegnisto, verkisto, kaj edukisto, kiu dezajnis pli ol 1,000 strukturoj, 532 el kiuj estis kompletitaj. Wright kredis en dezajno de strukturoj kiuj estu harmoniaj kun humaneco kaj ties medio, filozofio kiun li nomigis organika arkitekturo. Tiu filozofio estas plej bone ekzempligita de Akvofalejo (1935), kiu estis nomita "la plej bona verko de usona arkitekturo el ĉiuj tempoj".[1] Wright estis estro de la arkitektura movado Preriskolo kaj disvolvigis la koncepton de hejmo el Usonia, nome unika vido por urba planado en Usono.
Frank Lloyd Wright | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Frank Lloyd Wright | |||||
Naskonomo | Franklin Lincoln Wright | ||||
Naskiĝo | 8-an de junio 1867 (1867-06-08) en Richland Center | ||||
Morto | 9-an de aprilo 1959 (1959-04-09) (91-jaraĝa) en Fenikso | ||||
Mortis per | kirurgiaj komplikaĵoj vd | ||||
Tombo | Taliesin West Burial Site vd | ||||
Religio | Unitariismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Viskonsino ĉe Madison • Madison Central High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | William Carey Wright vd | ||||
Patrino | Anna Lloyd Jones Wright vd | ||||
Gefratoj | Maginel Wright Enright vd | ||||
Edz(in)o | Olgivanna Lloyd Wright (en) Catherine Tobin Wright (en) Miriam Noel Wright (en) vd | ||||
Amkunulo | Mamah Borthwick vd | ||||
Infanoj | John Lloyd Wright • Lloyd Wright • Iovanna Lloyd Wright • Catherine Dorothy Wright vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto verkisto urbanizisto dezajnisto vd | ||||
Laborkampo | arkitekturo vd | ||||
Aktiva dum | 1893–1959 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Emil Bach House ❦ Pettit Memorial Chapel ❦ Annunciation Greek Orthodox Church ❦ A. D. German Warehouse ❦ Akvofalejo ❦ Preria Skolo ❦ Solomon R. Guggenheim Museum vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia verkaro inkludas originajn kaj plinovigajn ekzemplojn de multaj konstrutipoj, kiaj oficejoj, preĝejoj, lernejoj, nuboskrapuloj, hoteloj, kaj muzeoj. Wright ankaŭ desegnis multajn el la internaj elementoj de siaj konstruaĵoj, kiaj la meblaro kaj la vitraloj. Wright verkis 20 librojn kaj multajn artikolojn kaj estis populara preleganto en Usono kaj en Eŭropo. Lia bunta persona vivo ofte iĝis novaĵo, ĉefe pro incendio de 1914 kaj murdoj ĉe lia studio Taliesin. Jam bone konata dum lia vivo, Wright estis rekonata en 1991 de la American Institute of Architects kiel "the greatest American architect of all time" (la plej granda usona arkitekto ĉiutempa).[1]