Francisco de Zurbarán
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco de ZURBARÁN (naskiĝis la 7-an de novembro 1598 en Fuente de Cantos, mortis la 27-an de aŭgusto 1664 en Madrido) estis pentristo de la Hispana ora epoko.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Francisco de Zurbarán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1598 (1598-11-07) en Fuente de Cantos |
Morto | 27-an de aŭgusto 1664 (1664-08-27) (65-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Edz(in)o | María Páez • Beatriz de Morales • Leonor de Torder |
Infano | Juan de Zurbarán |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | St. Hugh in the Refectory of the Carthusians Crucifixion of Christ Immaculate Conception |
Fermi
Samtempulo kaj amiko de Velázquez, Zurbarán elstaris en la fako de religia pentrarto, por kiu lia persona artmaniero montras grandan forton rigardan kaj aparte profundan mistikismon. Li estis artisto reprezenta de la movado de la Kontraŭreformacio. Influita dekomence de Caravaggio, lia stilo evoluis al alproksimiĝo al la pentristoj manieristaj italoj. Liaj verkoj malproksimiĝas iomete el la realismo de Velázquez kaj liaj komponaĵoj karakteras pro muldita klarobskuro kun pli akraj nuancoj.