Francisco Bayeu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco BAYEU y Subías (Zaragozo, 9a de marto 1734 - Madrido, 4a de aŭgusto 1795) estis hispana pentristo, membro de elstara familio de pentristoj inter kiuj estis liaj fratoj Ramón kaj Manuel.
Francisco Bayeu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1734 (1734-03-09) en Zaragozo |
Morto | 4-an de aŭgusto 1795 (1795-08-04) (61-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | School of St. Thomas Aquinas of the Piarist Schools of Zaragoza • Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando |
Familio | |
Frat(in)oj | Josefa Bayeu • Ramón Bayeu • Manuel Bayeu |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Li estis premiita de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando en 1758, pentris por preĝejoj kaj konventoj de Zaragozo, kiel ekzemple por la Kartuzio Aula Dei.
En 1763, Anton Raphael Mengs alvokis lin al Madrido por kunlabori en la dekoracio de la Reĝa Palaco. Sub protekto de Mengs, li sukcesis esti la artisto plej influa de Madrido. En 1767 li estis nomumita pentristo de la kortego de Karlo la 3-a.
Li protektis la karieron de la pentristo Francisco de Goya, kaj enkondukis lin en la kortego. Goya edziĝis kun la fratino de Francisco, nome Josefa Bayeu, en 1773.