Franca Revolucia Armeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Franca Revolucia Armeo (france Armée révolutionnaire française) estis la armeo de Francio kiu luktis en la Francaj revoluciaj militoj el 1792 al 1802. Tiuj armeoj estis karakterizitaj de sia revolucia fervoro, ties malriĉa ekipaĵaro kaj ties gradaj nombroj. Kvankam ili suferis katastrofajn malvenkojn, la revoluciaj armeoj sukcese elpelis eksterlandajn fortojn el Francio kaj poste ili sukcesis eniri en multaj najbaraj landoj, kie ili establis klientajn respublikojn. Ĉefaj generaloj estis Jourdan, Bonaparte, Masséna kaj Moreau.
Rapidaj faktoj terarmeo • armitaj fortoj, Komenco ...
Franca Revolucia Armeo | ||
---|---|---|
terarmeo • armitaj fortoj | ||
Komenco | 1792 vd | |
Fino | 1804 vd | |
Lando(j) | Unua Respubliko de Francio vd | |
Fermi
Kiel ĝenerala priskribo de la Francaj militistaj fortoj dum tiu periodo, ĝi ne estu konfuzata kun la "revoluciaj armeoj" (armées révolutionnaire) kiuj estis paramilitistaj fortoj organizitaj dum la Teroro.[1]