Fluorata acido
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fluorata acido aŭ HFO3 estas hipoteza oksida acido de fluoro, molekula maso 68 g/molo, gasa substanco kiu povas dissolvi silikon, kaj konservi ĝin pendanta en la gasa stato. Do, ĝi dissolvas glasojn, kristalojn kaj plurajn multekostajn ŝtonojn. Ĝi estas pli peza ol la atmosfera aero, ne estas brulema, kaj estas venena kiam enspirita. La hidrogena fluorato miksita kun akva solvaĵo estigas fluoratan acidon. Ĝia odoro estas penetranta kaj iom simila al tiu de la klorida acido.
Fluorata acido | |
Ĝi korodas bestajn kaj vegetalajn materialojn kaj la lumo ne havas efekton sur ĝin. Ĝi eligas blankajn fumojn en la humida atmosfero. Ĝi estas forte acida kaj do ruĝigas organikajn vegetalojn. Ĝi precipitas kalcian hidroksidon kaj ne reakcias kun platino, oro, arĝenta hidrargo, stano, plumbo, antimono, kobalto, nikelo kaj bismuto, sed reakcias kun fero, arseno kaj mangano[1]. Fluorata acido estas preparebla reakciante "natria fluorato" kun sulfata acido kaj ne povas esti konservita en vitraĵoj.
2 NaFO3 + H2SO4 → Na2SO4 + 2 HFO3