Flugsaŭroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Flugsaŭroj aŭ Pterosaŭroj (de la malnovgrekaj vortoj signifantaj flugilhavaj lacertoj), foje nomataj pterodaktiloj, estis flugkapablaj reptilioj de la klaso de reptilioj. Ili vivis de la malfrua triaso ĝis la fino de la kretaceo (antaŭ 228 ĝis 65 milionoj da jaroj). Flugsaŭroj estis la unuaj vertebruloj kiuj lernis flugi. Iliajn flugilojn formis alt-kapabla haŭtmembrano kiu etendiĝis de la torso ĝis ege plilongigita kvara fingro. La pli frue aperintaj specioj havis longajn, dentoplenajn makzelojn kaj longajn vostojn, dum malpli frue aperintaj specioj havis multe reduktitan voston kaj al iuj mankis dentoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Flugsaŭroj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Triaso – Kretaceo | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||
Konserva statuso: Fosilia | ||||||||||
Subordoj | ||||||||||
Rhamforinkoideoj Rhamphorhynchoidea | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Fermi