Flava motacilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flava motacilo (Motacilla flava) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en multo de moderklimataj Eŭropo kaj Azio kaj eĉ iome en Nordameriko en Alasko. Ili estas loĝantaj birdoj en pli mildaj partoj de sia teritorio, kiel en okcidenta Eŭropo, sed nordaj kaj orientaj populacioj migras en Afrikon kaj en sudan Azion. La populacio de Beringio vintrumas suben en marbordo de Pacifiko.
Flava motacilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Maskla plenkreskulo de Blukapa motacilo (M. f. flava) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Motacilla flava (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Vagantaj individuoj malproksimiĝas el la vintrejoj dum migrado. Ekzemple, en Palaŭo en Mikronezio videblas foje migrantaj aroj de tiu specio -ŝajne de la Beringa flava motacilo- kun multaj maskloj, dum pli norde en Marianoj oni trovas nur individuaj vagantoj, kutime inoj aŭ nematuruloj.[1]
Ĝi estas svelta 15–16 cm longa birdo, kun la karaktera longa, konstante vostomovo de tiu genro. Ĝi estas la plej mallongvosta de la eŭropaj motaciloj. Maskla plenkreskulo estas ĝenerale oliveca supre kaj flava sube. En aliaj plumaroj, flavo povas nuanciĝi al blanko. La kapoj de la masklaj reproduktuloj varias je koloroj kaj bildoj depende de la subspecio.
La alvoko estas karaktera altatona jiit.[2]
Tiu insektovora birdo loĝas en malferma kamparo ĉe akvo, kiel humidaj herbejoj. Ili nestumas en herbotufoj, kie la ino demetas 4-8 punktitajn ovojn.
La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[3] La specifa epiteto flava estas latina vorto por precize "flava".