Fiĝioj
lando konsistanta el insuloj en Pacifiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fiĝio[1][2] aŭ Fiĝioj[3] (fiĝie Viti [ˈβitʃi]; fiĝihindie: फ़िजी Fijī; angle Fiji /ˈfiːdʒi/), oficiale la Respubliko Fiĝio,[4] estas insula lando en Melanezio, parto de Oceanio en la Suda Pacifiko. Ĝi situas proksimume 2000 kilometrojn nordoriente de Nov-Zelando. Fiĝio estas insularo de pli ol 330 insuloj—de kiuj proksimume 110 estas konstante loĝataj—kaj pli ol 500 insuletoj, kunenetuta terareo de proksimume 18 300 kvadrataj kilometroj. La plej periferia insula grupo estas Ono-i-Lau. Proksimume 87% de la entuta loĝantaro de 883 483 loĝas en la du gravaj insuloj, Viti Levu kaj Vanua Levu. Proksiume tri kvaronoj de fiĝianoj loĝas en la marbordoj de Viti Levu: aŭ en la ĉefurbo Suvo, aŭ en pli malgrandaj urbaj centroj kiel Nadi—kie turismo estas la grava loka industrio, aŭ en Lautoka, kie la sukerkana industrio plej gravas. La interno de Viti Levu estas maldense loĝata pro ĝia tereno.[5]
La plimulto da insuloj de Fiĝio estis formitaj de vulkana agado komence proksimume antaŭ 150 miliono da jaroj. Iom da geoterma agado ankoraŭ okazas hodiaŭ en la insuloj Vanua Levu kaj Taveuni.[6] La geotermaj sistemoj de Viti Levu estas devene nevulkanaj kaj havas eligaĵojn de malalta temperaturo (de inter proksimume 35 kaj 60 gradoj C).
Homoj loĝis en Fiĝio ekde la dua jarmilo A.K.E.—unue Aŭstronezianoj kaj poste Melanezianoj, kun kelkaj Polineziaj influoj. Eŭropanoj unue vizitis Fiĝion en la 1800aj jaroj.[7] En 1874, post nelonga periodo en kiu Fiĝio estis sendependa reĝlando, Britio establis the Colony of Fiji (la Kolonion Fiĝio). Fiĝio funkciis kiel kronkolonio ĝis 1970, kiam ĝi akiris sendependecon kaj nomiĝis the Dominion of Fiji (la Regejo Fiĝio). En 1987, post serio de puĉoj, la militista registaro deklaris ĝin respubliko. Dum puĉo en 2006, Komodoro Frank Bainimarama kaptis la registaron. En 2009, la Fiĝia Alta Kortumo decidis, ke la militista gvidantaro estis kontraŭleĝa. Tiam Prezidanto Ratu Josefa Iloilo, kiun la militistaro retenis kiel la nominala ŝtatestro, formale forigis la konstitucion de 1997 kaj reelelektis Bainimarama-n kiel provizoran ĉefministron. Poste en 2009, Ratu Epeli Nailatikau fariĝis prezidanto.[8] Je la 17-a de septembro 2014, post jaroj da prokrastoj, demokrata balotado okazis. La partio FijiFirst de Bainimarama gajnis 59,2% de la voĉdonoj kaj internaciaj observantoj opiniis, ke la balotado estis kredinda.[9]
Fiĝio havas unu el la plej disvolvitaj ekonomioj en Pacifiko[10] pri ĝiaj abundaj arbaroj, mineraloj, kaj fiŝoj. La valuto estas la Fiĝia dolaro, kaj la ĉefaj fontoj de valutmerkato estas la turisma industrio, monsendoj de fiĝianoj laborantaj eksterlande, eksportoj de enboteligita akvo, kaj sukerkano.[11] La Ministrejo de Loka Registaro kaj Urba Disvolvo kontrolas la lokan registaron de Fiĝio.[12]