Fitolito
biomineraligaĵo de vegetala deveno / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fitolito estas biomineraligaĵo de vegetala deveno. Biomineraligaĵo estas la precipitaĵo de mineralo rezultinta de la metabolo de vivanta organismo, tio estas, de ĝia ĉela aktiveco. Ĝi estas viva procezo laŭ kiu la organismoj pligrandiĝas laŭ strukturo kaj laŭ amaso. Ĝenerale la biomineraligaĵoj estas rilataj kun specifa fiziologia funkcio, rezulte tiam en biomineraloj profitaj por la strukturo de la organismoj, kontraŭ la agado de la gravito.
Biolito povas esti difinita kiel mineraligita korpo integrata de organikaj histoj produktita de ergastaj substancoj (produktitaj per la propra metabola aktiveco aŭ kiel rezulto de tiu). Laŭ la tipo de organismo de kiu ili devenas, oni povas klasigi ilin en zoolitoj (de animala deveno) kaj fitolitoj (de vegetala deveno). [1]
Aparte fitolito povas esti difinita ankaŭ el sedimenta vidpunkto kiel minerala parto de planto, plej ofte mikroskopa, kiu aperas formante parton de sedimenta roko. [2]