Fina Mezepoko
periodo de eŭropa historio inter la 14-a kaj 15-a jarcentoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kiel fina mezepoko oni nomas en la mezepokismo la epokon daŭrantan ekde la mezo de la 13-a jarcento ĝis la komenco de la 16-a jarcento en la mezepoko, do proksimume de 1250 ĝis 1500. Ĝi sekvis post la nomita Meza mezepoko kaj antaŭis la komencon de la moderna epoko (kaj en multo de Eŭropo, de la Renesanco).[1]