Fernando la 1-a (Portugalio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fernando la 1-a de Portugalio (* Lisbono, en la 31-a de Oktobro 1345[1] † Lisbono, en la 22-a de Oktobro 1383), naŭa reĝo de Portugalio. Li estis la tria filo de Petro la 1-a de Portugalio kaj ties edzino, la princino Dona Konstanza de Kastilio[2]. Fernando la 1-a postvenis sian patron en la 18-a de Januaro 1367. Li estis kromnomita La Belegulo aŭ La Belulo (pro la fizika beleco laŭ atestoj de pluraj fontoj) kaj, alternative, La Senkonscia aŭ la Malkonstantulo (pro lia akcidentoplena ekstera politiko kiu kaŭzis tri militojn kun la najbara Kastilio, kaj ankaŭ pro la danĝero post sia morto, de la trono fali en eksterlandajn manojn). Kalkulante la apogon de la loka nobelaro, kiu estis malkontenta kun la kastilia krono, Fernando la 1-a eĉ estis aklamita reĝo en diversaj gravaj urboj de la nordo ĝis la sudo de Galegio.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ferdinando la 1-a |
Fernando la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
9-a Reĝo de Portugalio | |||||
Kromnomita la Belegulo, la Belulo, la Malkonstanta | |||||
Regado | 1367-1383 | ||||
Antaŭulo | Petro la 1-a, lia patro | ||||
Sekvanto | Johano la 1-a, lia duonfrato | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-a de Oktobro 1345 en Santarém, Portugalio | ||||
Morto | 22-a de Oktobro 1383 en Lisbono, Portugalio | ||||
Tombo | Carmo Convent vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Burgonja dinastio en Portugalio vd | ||||
Patro | Petro la 1-a vd | ||||
Patrino | Constanza Manuel vd | ||||
Gefratoj | Maria, Marchioness of Tortosa • Luís de Portugal • Infanta Maria of Portugal • Infante Afonso • Infante João, Duke of Valencia de Campos • Infante Dinís, Lord of Cifuentes • Beatrice, Countess of Alburquerque • Johano la 1-a de Portugalio vd | ||||
Edz(in)o | Leonor Teles de Menezes vd | ||||
Infanoj | Isabella of Portugal, Lady of Viseu • Beatrico de Portugalio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | O Formoso • O Inconstante vd | ||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||