Bieno
Formo de agrikultura setlejo por la kultivado de vastaj kamparaj regionoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bieno estas kampara terposedaĵo, privata aŭ kolektiva. Bienoj estas la ĉefaj unuoj de agrikulturo. Areo de bieno povas esti ajna: komence de ono de hektaro ĝis miloj da hektaroj.
Ĉi tiu artikolo temas pri tipo de kampara terposedaĵo. Por informoj pri komunumo en Italio, vidu la artikolon Bieno (Italio).
Rapidaj faktoj artefarita geografia unuo • vilaĝaro • konstruaĵa komplekso • aro de konstruaĵoj, Partoj ...
Bieno | |||||
---|---|---|---|---|---|
artefarita geografia unuo • vilaĝaro • konstruaĵa komplekso • aro de konstruaĵoj | |||||
Posedata de | terkultivisto vd | ||||
| |||||
Fermi
Laŭ PIV bieno estas "Kampara posedaĵo, kun la agroj, domoj ktp dependantaj de ĝi": kaj estas menciitaj ekzemploj reĝa, nobela bieno; alodbieno, feŭdbieno, farmobieno; retiriĝi sur sian bienon.[1]
Laŭ Francisko Azorín bieno estas Kampara terposedaĵo; propraĵo.[2] Kaj li indikas etimologion el latina bene (bone), krom rilatajn terminojn farmobieno, heredobieno, bienaro, biendomo, bienetato.[3]