Espeluy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Espeluy [espeLŬj] (foje erare Espelúy) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
Espeluy | |||
---|---|---|---|
municipality of Andalucía | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23628 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 604 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 2′ N, 3° 52′ U (mapo)38.0322769-3.8623596 [+] | ||
Alto | 282 m [+] | ||
Areo | 25,64 km² (2 564 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Espeluy [+] | |||
La areo de la municipo estas 46 km2 kie loĝas 687 geloĝantoj (2016, el kiuj 338 viroj kaj 349 virinoj), do loĝdenso estas 25,99 loĝ./km2.
Espeluy situas je 34 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno sur la sudoriento de la komarko Kamparo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj, lime norde kun la teritorioj de Bailén kaj Villanueva de la Reina, oriente kun Jabalquinto; okcidente kun Villanueva de la Reina sude kun Cazalilla kaj Mengíbar. Oni alvenas al la teritorio de Espeluy laŭ la ŝoseoj J-2300, J-2310 devena de Villanueva de la Reina kaj JV-2304. Espeluy estas ĝemeligita kun Hornos de Segura.
Estas variaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj entreprenoj de la sektoro de la konstruado.