Ermitejo de Amsterdamo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ermitejo de Amsterdamo (nederlande Hermitage Amsterdam) estas branĉa muzeo de la Muzeo Ermitejo de Sankt-Peterburgo, Rusio, situanta ĉe la bordoj de la rivero Amstel en Amsterdamo, Nederlando. La muzeo estas lokigita en la iama Amstelhof, nome klasikstila konstruaĵo el 1681. Tiu dependaĵo montris malgrandajn ekspoziciojn en la apuda Konstruaĵo Neerlandia el la 24a de februaro 2004 ĝis la ĉefa muzeo malfermiĝis la 19an de junio 2009.
Ermitejo de Amsterdamo | |||
---|---|---|---|
H'Art Museum | |||
arta muzeo | |||
Lando | Nederlando vd | ||
Situo | Amsterdamo | ||
Adreso | Amstel 51 | ||
Poŝtkodo | 1018EJ | ||
Situanta sur | Amstel • Amstel | ||
Malfermo | 19-a de junio 2009 | ||
Direktoro | Cathelijne Broers | ||
Koordinatoj | 52° 21′ 54″ N, 4° 54′ 9″ O (mapo)52.3654.9025 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 630 000 () | ||
Retpaĝo | https://hartmuseum.nl/nl/ | ||
Ĝi estas nuntempe la plej granda satelito de la Muzeo Ermitejo, kun totala areo de 12 846 m²[1] kaj kongruas kun la celo de la muzeo fari siajn kolektojn alireblaj al plej personoj.[2] La ekspozicia areo kovras 2 172 m² kaj estas enhavata ene de du grandaj ekspoziciejoj kaj pli malgrandaj ekspoziciaj ĉambroj. La restanta spaco tenas legejojn, oficejojn, ĉambrojn por la stabanaro kaj restoracion.[3]