Enrico Fermi
itala fizikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Enrico FERMI [enriko fermi] (esperantigite Henriko FERMIO) (naskiĝis la 29-an de septembro 1901, mortis la 28-an de novembro 1954) estis itala fizikisto kaj nobel-premiito, kiu kreis la unuan atoman reaktoron de la mondo, nome Ĉikago Pilo-1. Li estis nomata la "arkitekto de nuklea epoko",[1] kaj la "arkitekto de la atoma bombo".[2] Li estis unu el la malmultaj fizikistoj kiuj elstaris kaj teorie kaj eksperimente. Fermi tenis kelkajn patentojn rilatajn al la uzado de nuklea elektro, kaj estis premiita en 1938 per la Nobel-premio pri fiziko pro sia laboro en indukta radioaktiveco per neŭtrona bombardado kaj la malkovro de transuraniaj elementoj. Li faris gravajn kontribuojn al la disvolvigo de la kvantuma teorio, de la nuklea kaj partikla fiziko, kaj de la statistika mekaniko.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fermi (metrostacio). |
Enrico Fermi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Enrico Fermi | |||||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1901 (1901-09-29) en Romo, Reĝlando Italio | ||||
Morto | 28-an de novembro 1954 (1954-11-28) (53-jaraĝa) en Ĉikago | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | stomaka kancero vd | ||||
Tombo | Oak Woods Cemetery vd | ||||
Religio | agnostikismo vd | ||||
Lingvoj | itala • angla vd | ||||
Loĝloko | Usono • Romo • Italio vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Italio • Italio • Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Pizo • Scuola Normale Superiore. Classe di Scienze • Universitato de Lejdeno • Universitato de Göttingen vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Laura Fermi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • teoria fizikisto • nuklea fizikisto • universitata instruisto • inventisto vd | ||||
Laborkampo | nuklea fiziko • kvantuma meĥaniko • statistika mekaniko • fiziko • kernoreakcio • kvantuma teorio • partikla fiziko • teoria fiziko • eksperimenta fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Luigi Puccianti vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | statistiko de Fermi-Dirac ❦ Fermi's golden rule ❦ Fermi-paradokso ❦ Thomas–Fermi model ❦ problemo de Fermi ❦ Fermi's interaction ❦ Fermi contact interaction vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La unua ĉefa kontribuo de Fermi estis statistika mekaniko. Post Wolfgang Pauli anoncis sian principon de ekskludo en 1925, Fermi sekvis per artikolo en kiu li aplikis la principon al ideala gaso, uzante statistikan formuladon nune konata kiel statistiko Fermi–Dirac. Nuntempe, partikloj kiuj obeas la principon de ekskludo estas nomataj "fermionoj". Poste Pauli postulis la ekziston de neŝarĝita nevidebla partiklo elsendita kun elektrono dum beta-radiado, por plenumi la leĝon de konservado de energio. Fermi akceptis tiun ideon, disvolvigante modelon kiu aligis la postulitan partiklon, kiun li nomigis "neŭtrino". Lia teorio, poste referencata kiel interagado de Fermi kaj ankoraŭ poste kiel malforta nuklea forto, priskribis unu el la kvar fundamentaj fortoj de naturo. Pere de eksperimentoj kiuj induktas radioaktivecon per ĵus malkovritaj neŭtronoj, Fermi malkovris ke malrapidaj neŭtronoj estas pli facile kaptitaj ol tiuj rapidaj, kaj disvolvigis la ekvacion de la aĝo de Fermi por priskribi tion. Post bombardado de torio kaj de uranio pere de malrapidaj neŭtronoj, li konkludis ke li estis kreinta novajn elementojn; kvankam li ricevis la Nobel-Premion pro tiu malkovro, la novaj elementoj estis sekve rezultaj kiel fiziaj produktoj.