En los reinos de taifa
From Wikipedia, the free encyclopedia
En los reinos de taifa (En tajfo-regnoj) estas verko de 1986 de la hispana verkisto Juan Goytisolo. La libro estis publikigita de la Eldonejo Seix Barral en 1986 post la absoluta famiĝo de la verkisto por la publiko ene de Hispanio kaj post la definitiva starigo de la Hispana transiro al demokratio, kiam li povis jam senprobleme loĝi en Hispanio, sed li preferis ankoraŭ vivi inter Parizo kaj Marakeŝo, anstataŭ reveni al la lando.
En los reinos de taifa | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Juan Goytisolo |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La libro estas rakonta memoraro pri la propra vivo de la verkisto. Parto el tiu materialo jam estis aperinta literaturigita en kelkaj el liaj antaŭaj romanoj kaj ĉefe en Señas de identidad kaj Reivindicación del conde don Julián, kion li ofte mencias en la verko. La strukturo konsistas en sep numeritaj kaj titolitaj ĉapitroj, kio diferencas tiun verkon de alia tre simila verko de Goytisolo nome Coto vedado, kiu estas iel la unua parto de la memoraĵoj de la aŭtoro, tio estas infanaĝo kaj juneco, dum En tajforegnoj estus rakontaro pri la epoko de maturiĝo kaj fokuse precipe al la aspektoj de verkoprofesio, maldekstra ideologio kaj samsekseca tendenco, nome tri faktoroj kiuj aperis jam en la alia menciita memorverko, sed en tiu ĉi ili disvolviĝas pli amplekse kaj klare.