Emil Adolf von Behring
sciencisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Emil Adolf von Behring (naskiĝis la 15-an de marto 1854 en Hansdorf, Okcidenta Prusio, sub la nomo Emil Adolf Behring; mortis la 31-an de marto 1917 en Marburg) estis germana bakteriologo kaj serologo. Li estis la unua Nobel-premiito pri fiziologio aŭ medicino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Aparte pro siaj esploroj pri la malsano difterio, kiu meze de la 19-a jarcento kaŭzis la morton de preskaŭ duono el ĉiuj infanoj, li iĝis siaepoke famega sciencisto.