Ebola malsano
virusa malsano de homoj kaj aliaj mamuloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ebola hemoragia febro aŭ Ebola virusa malsano estas malsano de homoj kaj aliaj primatoj kaŭzita de la Ebolo. Simptomoj montriĝas de du tagoj ĝis tri semajnoj post infektiĝo. Tipaj simptomoj inkluzivas febron, gorĝo-doloron, muskolan doloron, kaj kapdoloron. Vomado, erupcioj, kaj diareo sekvas, kune kun difektiĝo de la hepato kaj renoj. Proksimume samtempe, infektataj homoj komencos sangi, kaj interne kaj ekstere.[1]
Infektiĝo povas okazi post kontakto kun sango aŭ korpaj fluidoj de infektita besto.[1] Ĝis nun, neniu pruvo ekzistas pri la ebleco, ke la viruso disvastiĝus tra la aero en natura medio.[2] Oni supozas,ke grandkiropteroj (frukto-vespertoj) povas transdoni la viruson sen mem infektiĝi. Post homa infektiĝo, la viruso povas transiri ankaŭ de homo al homo. Viroj, kiuj travivis la malsanon, eble transdonos la viruson en ilia semo dum du monatoj post resaniĝo. Por certiĝi, ke iu havas la malsanon, oni ĝenerale devas determini, ke ne temas pri aliaj malsanoj kun similaj simptomoj, ekzemple malario, ĥolero, kaj aliaj virusaj hemoragiaj febroj. Sekve oni testas sango-specimenon pri la ĉeesto de virusaj antikorpoj, virusa RNA, aŭ la viruso mem.[1]
Post ekapero, oni limigas la disvastiĝon de la malsano per komunuma agado, ĝusta traktado de unuopaj malsanuloj, atenta observado kaj identigo de homoj, kiuj estis en la ĉeesto de malsanulo, bona laboratoria servo, kaj ĝusta enterigo de korpoj de mortintoj. Oni povas malebligi la infektiĝon per malhelpo de transiĝo de la viruso de bestoj al homoj. Tion oni faras per la kontrolado de la bestoj pri la viruso, kaj mortigado kaj ĝusta traktado de la korpoj de infektitaj. Helpas ankaŭ korekta kuirado de viandoj. La portado de protektaj vestoj dum la ĉeesto de malsanuloj kaj la ofta mano-lavado estas aliaj protektaj rimedoj.
Neniu specifa traktado por la malsano estas ankoraŭ disponebla.[1] Oni helpas malsanulojn per subtenaj rimedoj, ekzemple trinkaĵoj de iomete dolĉa kaj sala akvo, aŭ envejnigataj fluidoj.[1] Ĉi-tiu subtena terapio atingas pli bonan rezulton.[1] La malsano mortigas inter 25% kaj 90% de tiuj, kiuj infektiĝas per la viruso (meznombre 50%).[1]
Ebola virusa malsano unue estis identigita en regiono de Sudano, kiu nun estas parto de Sud-Sudano, kaj ankaŭ en Zairo (kiu nun nomiĝas Demokratia Respubliko Kongo). La malsano tipe ekaperas en tropikaj regionoj de Afriko sude de Saharo. De 1976 (kiam ĝi unue estis identigita), ĝis 2013, la Monda Organizaĵo pri Sano raportis pri 1,716 kazoj.[1][3] La plej granda epidemio en la historio estas la nuna Ebola epidemio en Okcidentafriko (2014), kiu ampleksas Gvineon, Sieraleonon, Liberion, kaj Nigerion,[4][5] kun kazoj (la 9-an de oktobro 2014) en Usono, kaj Hispanio.[6] Ĝis la 10-a de oktobro 2014, oni raportis pri 8,376 suspektataj kazoj, kiuj rezultis 4,024 mortojn.[7] Esploroj por trovi vakcinon progresas, sed ĝis nun neniu ekzistas.[1]