E. T. A. Hoffmann
germana verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernst Theodor Amadeus HOFFMANN [ernst TEodor amaDEus HOFman] (naskiĝis la 24-an de januaro 1776 en Königsberg, mortis la 25-an de junio 1822 en Berlino) estis germana verkisto, desegnisto, komponisto kaj juristo.
E. T. A. Hoffmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ernst Theodor Amadeus Hoffmann | |||||
Naskonomo | Ernst Theodor Wilhelm Hoffmann | ||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1776 (1776-01-24) en Kenigsbergo | ||||
Morto | 25-an de junio 1822 (1822-06-25) (46-jaraĝa) en Berlino | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero • tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Friedhof III der Gemeinde Jerusalems- und Neue Kirche vd | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Königsberg vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Maria Thekla Michaelina Hoffmann vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | E. T. A. Hoffmann vd | ||||
Okupo | komponisto • juĝisto • karikaturisto • pentristo • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • dirigento • scenaristo • sciencfikcia verkisto • romanisto • muzikkritikisto • desegnisto • taglibristo • kritikisto • reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • prozo • muziko • music criticism • Dirigentado • pentrado vd | ||||
Aktiva dum | 1809–junio 1822 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Undine ❦ La eliksiroj de la diablo ❦ La Nuksrompilo kaj la Musreĝo ❦ Fraŭlino de Scuderi ❦ La Sablulo ❦ La ora poto ❦ Majstro Pulo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hoffmann estas unu el la plej famaj reprezentantoj de la germana romantikismo kaj pioniro de la fantasta literaturo. Li influis verkistojn kiel ekzemple Franz Kafka, Edgar Allan Poe, Charles Dickens kaj Nikolaj Gogol. Ofte en liaj verkoj kunfandiĝas realo kaj fantasto; ili prilumas la ombrajn flankojn de la homa animo, troviĝantajn malantaŭ la hipokritema burĝa harmonio.
Tradukitaj en multajn lingvojn, la libroj de Hoffmann apartenas al la germanaj libroj plej multe legataj ekster lia patrio kaj eĉ kaŭzis ofte tre unuflankan juĝon pri la tuta germana literaturo.