Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio
Eŭropa politika partio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR) estas liberala politika partio, aktiva ene de la Eŭropa Unio. Ĝi post invito interalie de la germana liberala politikisto Martin Bangemann fondiĝis la 26-an de marto 1976 en Stutgarto (Germanio). Fondomembroj estis 14 partioj el tiam 7 membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumo kaj aldone el Britio, kaj unue havis la nomon Federacio de la Liberalaj kaj Demokratiaj Partioj en la Eŭropa Komunumo (ELD). Laŭ la stato de decembro 2007 ĝi havas 47 membropartiojn. Entute ĝi reprezentas entute pli ol 20 milionoj da eŭropaj balotanto
Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio | ||
---|---|---|
Anglalingva logoo | ||
Eŭropa politika partio • metaorganizaĵo | ||
Komenco | 26-a de marto 1976 vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Ideologio | ||
Ĉefestro(j) | Hans van Baalen • Graham Watson • Annemie Neyts • Werner Hoyer • Uffe Ellemann-Jensen • Willy de Clercq • Colette Flesch • Willy de Clercq • Gaston Thorn vd | |
Membro de | Registro de Eŭropaj Politikaj Partioj (2017–sen valoro) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La sekretario de la ELDR troviĝas en Bruselo. En la Eŭropa Parlamento la ELDR kune kun la centristoj de la Eŭropa Demokratia Partio ekde la jaro 2004 konsistigas frakcion sub la nomo "Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo". La por-eŭropa frakcio laŭ la stato de 2007 havas 105 parlamentanojn en la Eŭropa Parlamento.
La junulara organizaĵo de la ELDR havas la anglan nomon European Liberal Youth Movement LYMEC, do "eŭropa liberala junulara movado".
La ELDR estas la tria plej granda partio de la Eŭropa Unio kaj momente (2005) havas sep ĉefministrojn kaj ok komisarojn de la Eŭropa Komisiono inter siaj membroj.