Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, aŭ en ĝia plena nomo: La Konvencio por Protekto de Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj (angle Convention for the Protection of Human Rights and Fundamental Freedoms; konata akronime ECHR) estis akceptita de la Konsilio de Eŭropo en Romo la 4an de novembro 1950 por protekti homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn [1]. Ĝi ekvalidis la 3an de septembro 1953 kiam ĝi estis ratifita de sufiĉa nombro da membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo. Ratifo de la konvencio estas unu el la kriterioj por iĝi membro de la Konsilio de Eŭropo. Ĉiuj membroj de la Konsilio de Eŭropo subskribis la traktaton kaj ĉiu nova membroŝtato devas ratifi la traktaton kiel eble plej baldaŭ [2]. La konvencio havas du originajn lingvajn versiojn: la franca kaj la angla.
Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
traktato • internacia instrumento de homaj rajtoj | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
La konvencio establis la Eŭropan Komisionon de Homaj Rajtoj en 1954 (fermita en 1998) kaj ekde la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (ECtHR) en 1959, ambaŭ kun sia sidejo en Strasburgo, Francio. La kortumo plenumas la konvencion kune kun la Komitato de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo, kiu kontrolas la plenumadon de la decidoj de la Kortumo. Ĉiu el la 800 milionoj da homoj kovritaj de la konvencio povas prezenti siajn plendojn rekte al la tribunalo se ili kredas ke iliaj rajtoj laŭ la konvencio estis malobservitaj de unu el la membroŝtatoj. La ŝtatoj mem ankaŭ povas fari procedojn kontraŭ la aliaj membroŝtatoj, sed tio okazas tre malofte.
La traktato-dokumento kreas la kadron por la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Ĉiu homo, kiu laŭ sia opinio, unu el la subskribintaj landoj de la konvencio malobservis siajn rajtojn laŭ la konvencio, rajtas prezenti sian kazon antaŭ la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. La decidoj de la tribunalo ne ligas la menciitan landon aŭtomate, sed la tribunalo estas rajtigita devigi en kompenso. La fondo de speciala kortumo por la protekto kontraŭ la malobservo de homaj rajtoj de individuoj en la socio estas noviga elemento de la internacia konvencio pri homaj rajtoj, ĉar ĝi donas al la individuo aktivan rolon en la internacia areno (kutime nur ŝtatoj estas laŭleĝe agnoskitaj entoj en internacia juro). La Eŭropa Konvencio daŭre estas la nura internacia konvencio kiu donas tiom grandan gradon de protekto al la individuo. La traktato eĉ donas al la membroŝtatoj la rajton fari leĝajn procesojn en la Kortumo de Homaj Rajtoj, kontraŭ aliaj ŝtatoj, kvankam tiu rajto estis malofte uzata ĝis nun.
La konvencio havas plurajn protokolojn. Ekzemple, Protokolo 13 de la Konvencio malpermesas la Mortpunon. Estas diferencoj inter la membroŝtatoj koncerne la nombron da protokoloj ratifitaj de ili, kvankam la ambicio estas ke ĉiu ŝtato ratifu la plej multajn protokolojn.
La konvencio havas gravan influon sur la jura sistemo en membro landoj de la Konsilio de Eŭropa [3] kaj estas ĝenerale konsiderita la plej efika internacia traktato por protekto de homaj rajtoj [4].