Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (angle European Court of Human Rights, france Cour européenne des droits de l'homme) estas internacia kortumo kun sidejo en Strasburgo, kiu estis starigita la 21-an de januaro 1959 sur bazo de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj de 1950 (efektiviĝis en 1953) por juĝi pri la aplikado kaj observado de tiu Konvencio. Juĝistojn de la Kortumo elektas la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo.
- Ne konfuzu tiun kortumon kun la Kortumo de Eŭropa Unio (en Luksemburgo)
Rapidaj faktoj internacia tribunalo, Komenco ...
Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia tribunalo | |||||
Komenco | 20-a de aprilo 1959 vd | ||||
Geografia situo | 48° 35′ 48″ N, 7° 46′ 27″ O (mapo)48.5966666666677.7741666666667 | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Strasburgo | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj vd | ||||
Ĉefestro(j) | Síofra O’Leary (en) (2022–) Róbert Ragnar Spanó (2020–2022) Linos-Alexandre Sicilianos (en) (2019–2020) Guido Raimondi (en) (2015–2019) Dean Spielmann (en) (2012–2015) Nicolas Bratza (en) (2011–2012) Jean-Paul Costa (2007–2011) Luzius Wildhaber (en) (1998–2007) Rudolf Bernhardt (en) (1998–1998) Rolv Ryssdal (en) (1985–1998) Gerard Wiarda (en) (1981–1985) Giorgio Balladore Pallieri (en) (1974–1980) Humphrey Waldock (en) (1971–1974) Henri Rolin (1968–1971) René Cassin (1965–1968) Arnold McNair, 1st Baron McNair (en) (1959–1965) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj apartenas al Konsilio de Eŭropo, kaj ne al Eŭropa Unio (kaj ne konfuzenda kun ties Justica Kortumo de Eŭropa Unio en Luksemburgo).
La Kortumon prezidas la irlanda juĝisto Síofra O'Leary.