Duruelo de la Sierra [duRŬElo delaSJEra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Duruelo de la Sierra estas etimologie komprenebla kiel Doŭreto de la Montaro, kiel diminutivo de la rivero Doŭro kaj tiurilate estas du kunfluantaj branĉoj de rivero ĉe pino en la municipa blazono.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Fermi
Ĝi estas en la montaro Urbión, kiu estas la nomo kiun ricevas enirante en la provinco Sorio la montoj kiuj formas parton de la Iberia Sistemo, kie estas la monto Urbión, kiu estas la plej alta pinto de la municipo kun 2 228,76 m. El tiu areo elfluas unu de la plej gravaj grandriveroj de Iberio: nome la rivero Doŭro, kiu en siaj unuaj 26 km malsupreniras pli ol 800 m de disnivelo, kaj ĉe la urba kerno venas al ĝi la rivero Triguera.