Duonepifito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Duonepifito estas planto kiu pasigas parton de sia vivociklo kiel epifito. La semoj de unuarangaj duonepifitoj ĝermas en la kanopeo kaj dekomence vivas epifite. Ili sendas radikojn suben, kaj tiuj radikoj eventuale kontaktas kun la grundo. Duarangaj duonepifitoj estas radikgrimpantoj [1] kiuj startas kiel radikhavaj vitoj kiuj kreskiĝas supren el la arbara grundo, sed poste rompas sian konekton kun tiu.[2] Kiam tio okazas, ili povas sendi malsupren longajn radikojn al la grundo.[1]