Dulingvismo en Kanado
From Wikipedia, the free encyclopedia
La oficialaj lingvoj de Kanado estas la angla kaj la franca,[2] kiuj "havas egalecon de statuso kaj egalajn rajtojn kaj privilegiojn por ties uzado en ĉiuj institucioj de la Parlamento kaj de la Registaro de Kanado," laŭ la Konstitucio de Kanado.[3] "Oficiala dulingvismo" estas la termino uzata en Kanado por kolektive priskribi la politikon, konstituciajn provizojn, kaj leĝojn kiuj certigas juran egalecon al la angla kaj al la franca en la Parlamento kaj kortumoj de Kanado, protekti la lingvajn rajtojn de angl- kaj franc-parolantaj minoritatoj en la diversaj provincoj, kaj asekuras nivelon de registaraj servoj en ambaŭ lingvoj tra Kanado.[4]
La 7-an de julio 1969 la Akto pri Oficialaj Lingvoj egaligis la francan al la angla tra la tuta federacia registaro. Tio ekigis procezon laŭ kiu Kanado redifinis sin kiel dulingva kaj multkultura lando.
- La angla kaj la franca havas egalan staton en la federacia registaro, en la federaciaj kortumoj, kaj en ĉiuj federaciaj institucioj.
- Ĉiu akuzito en krima kazo rajtas proceson aŭ en la angla, aŭ en la franca.
- La publiko rajtas, kie ekzistu sufiĉa demando, federaciregistaraj servoj aŭ anglalingve aŭ francalingve.
- Minoritataj grupoj de parolantoj de unu de la oficialaj lingvoj en la plejparto de provincoj kaj teritorioj rajtas instruadon en sia lingvo.
- Kvankam la multkulturismo estas oficiala politiko, por fariĝi civitano necesas paroli aŭ la anglan, aŭ la francan.
- Pli ol 98% da kanadanoj parolas aŭ la anglan, aŭ la francan, aŭ ambaŭ.