Duarte la 1-a (Portugalio)
reĝo de Portugalio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eduardo la 1-a de Portugalio, portugale Duarte I de Portugal (naskiĝis la 31-an de oktobro 1391 en Viseu, mortis la 9-an de septembro 1438 en Tomar), kromnomita "la Elokventa" aŭ "la filozofa Reĝo", pro la intereso je la kulturo kaj pro la verkoj kiujn li lasis, estis la dekunua reĝo de Portugalio, filo de Johano la 1-a kaj Dona Filipa de Lankastro[1]. Ekde frue li estis preparita por reĝi kiel la unua de glora dinastio. En 1433 li postvenis sian patron. En mallonga kvinjara reĝado li kontinuis la politikon de maresplorado kaj konkeroj en Afriko. Lia frato Henriko la Naviganto[2] (1394-1460), stariĝis en Sagres, el kie li estris la unuajn navigadojn kaj, en 1434, Gil Eanes[3] kurbigis la Kabon Boĵador, en Afriko, sude de la Kanariaj Insuloj. Pere de malsukcesa kampanjo okazinta en Tanĝero, lia frato Dom Fernando[4] estis kaptita kaj mortis en malliberejo. Dom Duarte interesiĝis pri kulturo kaj verkis plurajn librojn, same kiel la Lojala Konsilisto kaj la libro pri la Instruado de la bona kavalgado. Kiam li mortis pro pesto, li estis preparinta revizion pri la portugala leĝodono.
Eduardo la 1-a de Portugalio | |||||
---|---|---|---|---|---|
11-a reĝo de Portugalio | |||||
Kromnomita la Elokventa, la filozofa Reĝo | |||||
Regado | 1433-1438 | ||||
Antaŭulo | Johano la 1-a | ||||
Sekvanto | Alfonso la 5-a | ||||
Persona informo | |||||
Eduarte | |||||
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1391 (1391-10-31) en Viseu, Portugalio | ||||
Morto | 9-an de septembro 1438 (1438-09-09) (46-jaraĝa) en Tomar, Portugalio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pesto vd | ||||
Tombo | Monaĥejo de Batalha vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | Galegportugala • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Aviso vd | ||||
Patro | Johano la 1-a de Portugalio vd | ||||
Patrino | Philippa of Lancaster vd | ||||
Gefratoj | Henriko la Navigisto • Ferdinando la Sankta Princo • Peter, Duke of Coimbra • Alfonso, duko de Braganza • John, Constable of Portugal • Beatrice, Countess of Arundel • Izabela de Portugalio, Dukino de Burgundio vd | ||||
Edz(in)o | Eleonoro el Aragono vd | ||||
Amkunulo | Giovanna Manuela de Villena vd | ||||
Infanoj | Alfonso la 5-a • Fernando de Portugalio (Duko de Viseu) • Eleonora de Portugalio kaj Aragono • Katerino de Portugalio • Johanino de Portugalio • João Manuel, Bishop of Guarda • Joao Manoel bâtard de Portugal, Bishop of Couta, Primate of Africa vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | O Eloquente vd | ||||
Okupo | reĝo • verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||