Douglas Mawson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Douglas Mawson OBI MRS[1] membro de la Aŭstralia Akademio de Scienco (5a de majo 1882 – 14a de oktobro 1958) estis angladevena aŭstralia geologo, antarkta esploristo kaj akademiano. Kun Roald Amundsen, Robert Falcon Scott, kaj Ernest Shackleton, Mawson estis ŝlosila ekspediciestro dum la Heroa epoko de antarkta esplorado.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Douglas Mawson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de majo 1882 (1882-05-05) en Shipley |
Morto | 14-an de oktobro 1958 (1958-10-14) (76-jaraĝa) en Brighton |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Aŭstralio Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (–1927) |
Alma mater | Universitato de Sidnejo |
Familio | |
Edz(in)o | Francisca Adriana Mawson (en) |
Infano | Patricia M. Mawson (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo geologo filmreĝisoro |
Fermi
Li estis geologo laŭ karieroj ĉefe por siaj unuaj ekspedicioj, ekzemple al Nov-Hebridoj (nune Vanuatuo) en 1903. Li partoprenis ankaŭ en la Ekspedicio Nimrod de Ernest Shackleton (1907–09) al Antarkto. Poste li estris sian propran ekspedicion nome Aŭstralazia Antarkta Ekspedicio al la antarktaj sektoroj sude de Aŭstralio, nome Georgo la 5-a kaj Adelilando el 1911.