Doctrina pueril
Libro de Ramon Llull / From Wikipedia, the free encyclopedia
Doctrina pueril (1274-1276) estas verkaĵo de Ramon Llull kiel kateĥismo por infanoj, dediĉita al la filo, kiun li edukis en Mallorca.
Llull en ĝi didaktike listigas la nerenonceblajn fido-principojn, klarigas pri la Dek Ordonoj, la sakramentoj, la virtoj kaj la malvirtoj (kiujn li identigas al la gravegaj pekoj). Li pritraktas Virgulinon Maria, la Sanktan Spiriton kaj aldonas ordinarajn preĝojn. La verko inkluzivas eĉ kelkajn instruojn pri scienco kaj informas pri aliaj religioj laŭ historia vidpunkto.[1]
Llull konsideris, ke tiuj religiaj scioj estas bazo por plua instruiĝo, kiel montras la aludo al la sciencaj scioj.[2] Por pli bone komprenigi la konceptojn, Llull utiligas metaforojn kaj simplan lingvaĵon, kio igas la libron elstara inter la kateĥismoj de tiu tempo.