Djuna Barnes
From Wikipedia, the free encyclopedia
Djuna Barnes (12an de junio 1892 – 18an de junio 1982) estis usona verkisto kiu ludis gravan rolon en la disvolvigo de la angla-lingva modernisma literaturo de la 20a jarcento kaj estis unu el la ŝlosilaj figuroj en la bohemia Parizo de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj post plenumi similan rolon en Greenwich Village de la 1910-aj jaroj. Ŝia romano Nightwood iĝis kulta verko de moderna fikcio, helpe de enkonduko fare de T. S. Eliot. Ĝi elstaras ankoraŭ pro ties portretaro de temoj pri lesbanismo kaj ties distinga verkostilo. Kiel ŝlosilromano, la novelo montras svagan portreton de Barnes mem en la rolulo de Nora Flood, dum la amanto de Nora nome Robin Vote estas komponaĵo de Thelma Wood kaj the Baronino Elsa von Freytag-Loringhoven.[1] Post la morto de Barnes, la intereso pri ŝiaj verkoj kreskiĝis kaj multaj el ŝiaj libroj estis denove presitaj.
Djuna Barnes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Djuna Barnes, ĉ. 1921 | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de junio 1892 (1892-06-12) en Cornwall-on-Hudson | ||||
Morto | 18-an de junio 1982 (1982-06-18) (90-jaraĝa) en Greenwich Village | ||||
Tombo | Greenwich Village vd | ||||
Lingvoj | kataluna • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Pratt Institute • Art Students League of New York vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Henry Budington vd | ||||
Gefratoj | Saxon Barnes vd | ||||
Amkunulo | Thelma Wood vd | ||||
Parencoj | Zadel Barnes Gustafson vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Lydia Steptoe vd | ||||
Okupo | poeto • romanisto • verkisto • dramaturgo • ĵurnalisto • pentristo vd | ||||
Laborkampo | poezio vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ladies Almanack ❦ Nightwood ❦ The Book of Repulsive Women vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||